NOREK 2004: La nordokcidenta regiona Esperanto-kongreso Ni invitas vin al NOREK 2004! La temo cxi-jare estas "Homaj Rajtoj". Bonvolu sciigi nin rete se vi volas paroli je la temo dum la kongreso. La konferenco okazos cxe Doubletree Club Hotel en Boise, Idaho la 10an gxis la 12a de septembro 2004. Mendu vian cxambron kiel eble plej frue sed nepre antaux la 27a de auxgusto. Jen la logxejo/konferencejo: Doubletree Club Hotel 475 W Parkcenter Blvd. Boise, ID 83706 1-800-222-8733 1-208-345-2002 www.boiseclub.doubletree.com Petu la speciale avantagxan prezon por NOREK- Esperanto: Uzu la kodon "NOR", se vi faros la rezervon reteUS$59 nokte plus impostoj (nun 12%). Registrado por la konferenco okazos apud la enirejo vendredon de la 15a gxis la 17a. La interkonatigxa vespero okazos vendredon inter la 19a kaj la 22a apud la enirejo. La konferenca programo okazos sabate de la 9a gxis la 22a kaj dimancxe de la 9a gxis tagmezo. Aligx-kotizo de US$35 pagas por la bankedo, mangxetoj kaj trinkajxoj dum la kongreso kaj por cxiuj necesaj materialoj por la programo. Bonvolu mendu kiel eble plej frue, sed nepre antaux la 2a de septembro, por ke ni povu bone plani cxion. Jen la aligxilo kaj kie sendi gxin kaj la kotizon de US$35: NOREK 348 Provident Dr Boise, ID 83706-4022 USA info@terpomuloj.org http://www.terpomuloj.org Nomo:_______________________________________________ Adreso:_____________________________________________ Lando:______________________________________________ Retadreso:__________________________________________ Prelego?:__________________________________________